15. Tri eblojn
Este es el episodio 15 del podcast Minuto en Esperanto de @bonapineo, publicado el 21 de septiembre de 2026. Puedes dejar comentarios de texto y audio en este enlace. Saluton geamikoj, Septembro venis kaj mi ankoraŭ ne decidis, ĉu mi aliĝos al esperanta asocio aŭ ĉu ne. Se mi aliĝas, al kiu? Teritorie, mi havas tri eblojn: La Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, la plej proksima al mi kaj la plej malgranda. La Hispana Esperanta Federacio estas la plej logika kaj prudenta decido. Ĝi ankaŭ estas la plej granda, grava kaj aktiva. Fine estas la Universala Esperanta Asocio. Mi multe ŝatas la ideon de aliĝi nur al la UEA, ĉar Esperanto estas internacia lingvo, ĝi naskiĝis kun interpopola volo. Kaj mi volus kontribui al la subteno de la movado kiel komuna tutmonda ideo. Ankoraŭ mi ne scias. Ni vidos, kion mi decidos. Ĝis!
- Transcript